|
LOKO
- Tanzanujo: Tunduru (Ruvuma)
RESPONDECULO - A.NA.NA. (referencgrupo en Tunduru)
TEMO - donacu unu beston...
SUMO - ne fiksita
Kion vi povas fari:
per 350,00 eŭroj vi donacas gravedan bovinon al unu familio;
per 85,00 eŭro vi donacas kaprinon al unu familio;
au vi povas kontribui per ajna sumo al la ĝenerala kaso de
ĉi tiu projekto.
|
|
DONACU UNU BESTON...
Tiu ĉi projekto estas en la ĝenerala agado de la eta kredito,
kies celo estas doni al familioj la eblecon eliri el malriĉeco
kaj iĝi memstara pri tio kio koncernas la nutradon, la enkasigon kaj la sanon.
Favoratoj
La familiojn elektas la loka referencgrupo, konsultante la vilaĝanojn mem, surbaze de la soci-ekonomiaj
kondiĉoj. La elektitaj familioj kune trejniĝas kaj spertiĝas ĝis la
asigno de la bovino al la unua familio de la ĉeno.
Priskribo.
La familioj kiuj ricevas unu beston estas trejnitaj kaj asistataj
de spertuloj en la bestobredado.
Por la bovinoj ni fidas je la stata zoologia instituto de la regiona
ĉefurbo, Centro por la Reprodukto de Laktobovinoj de Nangaramo, kaj
por la kaprinoj al EsplorCentro de Naliendele - Mtwara. La kosto entenas
ankaŭ trejnadon de la ricevontoj kaj la transporton de la bestoj.

Enirstrato al Centro por la Reprodukto de Laktobovinoj de Nangaramo
Krome la favoratoj sin devontigas donaci la unuan idon de la ricevita besto,
(la duan se temas pri kaprinido) al alia familio.
.
Kundividante kun aliaj la idojn de la ricevitaj bestoj, kune kun
la scioj, rimedoj kaj kapabloj kreiĝas reto de espero, digno kaj
memsufiĉo kiu kuntrenas la tutan vilaĝon.
Kelkaj fotoj
pri la unuaj bovinoj de la projektoj.
Skribu al ni
se vi deziras pliajn informojn.
|