| |

Projekto n.2
Studstipendioj
|
|
|
Infanoj el la infanvartejo en Nyamuswa prizorgata
de esperantista volontulo membro de Zinduka, 2001
|
|
LOKOJ
- Tanzanujo: Bunda (Mara) kaj Tunduru (Ruvuma)
RESPONDECULOJ - Zinduka (Referencgrupo en Bunda) kaj
A.NA.NA. (Referencgrupo en Tunduru)
TEMO - Studstipendioj por la lernsendado de infan(in)oj.
SUMO - po 350,00 euroj por unu infan(in)o
Kion vi povas fari:
per 50,00 eŭroj vi pagas ununuran lernojaron por unu infan(in)o;
per 350 eŭroj vi pagas la tutan elementan lernociklon sepjaran
por unu infan(in)o;
STUDSTIPENDIOJ
|
La studstipendio (konata ankaŭ kiel "malĉeesta adopto")
estas "speciala ligilo" inter subtenanto ie ajn en
la mondo kaj knab(in)o en Tanzanujo, lando en la suda parto de la
mondo: konkreta ebleco plibonigi longdaŭre kaj per malgranda
elspezo ne nur li(ŝi)an vivon sed ankaŭ la vivon de la familio
kaj komunumo en kiu tiu vivas. Ĝi estas krome efika edukilo por la
gefiloj de la donacantoj. Pere de la studstipendio, la subtenanto
povas sekvi deproksime la fazojn de specifa interven-plano.
|
Elekto-kriterioj de la ricevantoj
Per analizo de la soci-ekonomiaj kondiĉoj ni selektas la zonon en
kiu interveni kaj kuntrenas la familiojn de la komunumo kaj la
instruistoj de la eventualaj infanvartejoj en la selektato de
la infan(in)oj ricevontoj la stipendiojn.
En unu el la nunaj regionoj, kie ni aktivas, malnova tradicio rajitigis
maljunajn gepatrojn de naskopova knabino devigi tiun filinon sekskuniĝi
kun iu ajn viro por ke ili akiru helpon dum sia maljuneco.
La infano tiel naskita apartenis ne al la patrino sed al la geavoj, kiuj
por ke al ili neniam manku helpon, ne sendis lin/ŝin al la lernejo,
li/ŝi devis nur prizorgi ilin. Kompreneble ĉi tiu tradicia
kutimo estis ĝisdatigita: nun multaj knabinoj estas gravedigitaj far
de viroj, kiuj ne sentas sin engaĝitaj nek rilate la knabinon nek
rilate la naskit(in)on. Tiuj geinfanoj fariĝas 'stratinfanoj'.
Nu, konsilite de nia referencgrupo, ni decidis helpi tiujn geinfanojn.
|
|
Daŭro de studstipendio.
La studstipendio devas garantii la kompletigon de la elementa
klasciklo, nome 7 jarojn, per jara sindevontigo de 50 eŭroj.
Konsiderante ke estas neniu formala 'kontrakto' subskribenda,
oni povas interrrompi la kontribuon en kiu ajn momento, sed por
eviti ke la infan(in)o ne plu havu la eblecon viziti la lernejon,
ni invitas la subtenanton kiu devas interrompi, informi nin kaj
resendi al ni la personan slipon de la infano dum la somera
periodo, por havi la tempon ĝin sendi al alia subtenanto.
Kompreneble eblas tuj antaŭpagi la tutan sumon necesa por
la tuta sepjara periodo!
Materialo sendata al subtenantoj
- slipo enhavanta:
- foton kaj personajn datumojn de la infan(in)o
- ĝeneralajn informojn pri la regiono, kie vivas la infan(in)o
- ĝeneralaj informoj pri la organizaĵo "Changamano"
- jarraporto pri nia agado
- desegnoj au leteroj (laŭ la lerno-ŝtupo) flanke de la infan(in)o
- nova foto de la infan(in)o ĉiun trian jaron.
Kontaktoj inter la subtenantoj kaj la infan(in)o.
La subtenanto rajtas skribi al la infan(in)o, prefere simplajn
mallongajn mesaĝojn , kune kun fotoj au bildkartoj, kiujn la
infan(in)oj kaj familioj emas pendigi kaj montri al geamikoj.
Por eviti malegalecojn ne estas konsilinde sendi donacojn.
Por subtenanto tien vojaĝante eblas renkonti la infan(in)on.
La asocio, se frue kontaktita, povas helpi en la vojaĝplanado.
|
|
Utiligo de la mono por studstipendioj.
La mono donacita por studstipendio estas uzata por pagi unujaran
instrumaterialon de la infan(in)o, t.e.:
|
N.
|
Priskribo
|
eŭro
|
|
2
|
uniformoj
|
16,67 |
|
2
|
ŝuparoj
|
11,10
|
|
2
|
paroj da ŝtrumpetoj
|
1,12
|
|
10
|
kajeroj
|
1,12
|
|
1
|
lernosako(el ŝtofo aŭ plastiko)
|
1,12
|
|
1
|
libro pri aritmetiko
|
1,12
|
|
1
|
legolibro
|
1,12
|
|
1
|
kontribuo por la lernejo
|
12,75
|

Skribu al ni se vi deziras
pliajn informojn.
|
Unua paĝo
|