Adoptu lernejanon
LERNEJOJ POR EVOLUO
en Tanzanujo
kunlabore kun Universala
Esperanto Asocio
La itala organizaĵo Changamano [pr.: ĉangamano]
("kunmiksiĝo, solidareco" en la
sŭahila) jam de sia naskiĝo havas inter siaj helpprojektoj peradon
de lerneja adopto de infano en Tanzanujo, kiu per 50 eŭroj ricevas ĉion
necesan por viziti lernejon dum unu jaro (tio estas: pago de lerneja uniformo,
kajeroj, libroj, skribiloj k.s.).
La mono estas transdonata al la infanoj pere de tanzana esperantisto kunlabore
kun eŭropa pastro, sed la infanoj ne estas elektataj sur religia bazo. Ili
estas elektata de loka komitato al kiu partoprenas la lernejestroj, lernejaj
reprezentantoj de la gepatroj, la vilaĝestro kaj loka esperantisto.
La ideo estas, ke ĉiu esperantisto, kiu donacas 50 eŭrojn al la konto ĉe UEA (cgmn-g)
de la Asocio, rajtas
"adopti" (tio estas: helpi de malproksime) unu infanon en vilaĝoj, en la regiono de Mara (norde) kaj en la regiono de Ruvuma (sude), Oni povas, krome, morale
sindevigi helpi difinitan infanon dum la tuta elementa lerneja periodo (7
jaroj). En tiu kazo oni pagos po 50 eŭrojn jare kaj ricevos ĉiujn
detalojn de la helpata infano.
Se oni aldonas 10 eŭrojn al la unua kotizo, la infano samtempe ricevos lernolibron de Esperanto "Jifunze lugha ya kiesperanto" kaj kopion de la libreto pri Esperanto "Kwa kulinda tamaduni za Afrika", kiu espereble estos legata ankaŭ de
la gepatroj kaj instruistoj.
Kontribuoj estu akompanataj de informoj pri la
donacantoj: nomo, adreso, ktp bonvolu plenigi jenan
formularon, kie estas ankaŭ aliaj kontribu-eblecoj.
Unua paĝo
|