Renkonto kun infanoj la Infanvartejo de Via Calatafimi
Via Calatafimi, Latina
la 17-a de majo 2006-a

Ĉimatene alvenis al nia lernejo Nino, kiu parolis al ni pri la vivo de la tanzanaj infanoj. Li diris al ni kie troviĝas Tanzanujo kaj montris ankaŭ iom da fotoj.

Ni faris al li multajn demandojn, jen ili:
Demando: Kiel ili lavas sin?
Respondo: ili prenas akvon el fosojn aŭ, se ili estas pli bonŝancaj, el putoj, kiuj se ne pluvas sekiĝas kaj la akvo ne plu troviĝas.
D: Kion ili manĝas?
R: Preskaŭ ĉiam ion faritan el faruno kaj akvo, similan al polento, multfoje ili manĝas nur unufoje tage. Viandon, unufoje jare.
D: Kiel ili ludas?
R: La infanoj memkonstruas siajn ludilojn per malnovaj objektoj kiujn ili trovas surstrate (ŝtopiloj, ŝnuroj, ŝtofpecoj...) kaj ili sukcesas konstrui vere belajn ludilojn.
D: Kiaj estas la vojoj?
R: Asfaltitaj vojoj estas tre malmultaj, ili ĉefe estas el batita tero, kiu okaze de pluvo ofte fariĝas koto.
D: Kial tie troviĝas multaj malsanaj infanoj?
R: Ĉar ili uzas netrinkeblan akvon kaj al ili mankas kuracilojn.
D: Kiaj estas la necesejoj?
R: Kutime ili ŝirmas sin per frondoj.
D: Kiaj estas la domoj?
R: Ili ofte estas el pajlo kaj koto.

Spontaneaj komentoj de la infanoj:

  • El tio kion diris al ni Nino, ni komprenis ke la tanzanaj infanoj ne estas bonŝancaj kiel ni. Ili ne posedas ludilojn kiel la niajn, sed, eble, ili amuziĝas pli ol ni, ĉar mi kelkfoje enuiĝas ludante per multaj objektoj.
  • Poste il ne havas kokaĵon aŭ terpomojn aŭ pizojn, ĉiujn bonajn aĵjon kiujn mia patrino faras por mi.
  • Mi volus doni al ili puran akvon, al tiuj niaj geamikoj, tiel ili ne plu malsaniĝas!
  • Mi, kontraŭe, konstruus al ili domojn kun necesejoj, tiel ili ne devas iri en la foreston por pisi.
  • Jes, sed ĉion ĉi kiel ni povas fari se ni estas malgrandaj?
  • Devus fari tion la plenkreskuloj!
  • Sed ni povas esti iliaj geamikoj.
  • Se ni fariĝas geamikoj, ili scias ke ni amas ilin...
  • Jes, se ili scias ke ekzistas geknaboj en Italujo, kiuj amas ilin, eble ili fartas pli bone!
  • Fakte ili skribis al ni, eble ili jam scias tion.