Kiu ni estas Projektoj Agadoj Materialo Ligoj Kontaktoj Unua paĝo


Prezento de la organizaĵo


Celo kaj agado

La Neprofitocela Organiza Socie Utila (ONLUS) "Changamano" (vorto, legata "ĉangamano", en la sŭahila kiun oni povas traduki per "Kunlaboro, Solidareco") celas promociigon de la kresko socia kaj ekonomia de la plej malriĉaj familioj de Tanzanujo kaj, pli ĝenerale, disvastigon de la kulturo de solidareco kaj kunlaboro.

Ni celas forigon de malriĉecon per eduko al mem eltenebla evoluo.

Esploro, interkomunikado, kuntrenado de homoj, lernejanoj, en Italujo kaj en Tanzanujo: jen la iloj per kiuj ni intencas agi favore al evoluo kaj kunlaboro.

Komunikado

Forumoj, kunvenoj, k.s.
La organizaĵo starigas seminariojn, forumojn, kunvenojn, por prezenti siajn projektojn, por diskonigi la tanzanan kulturon kaj, do, por sentemigi la komunumojn pri solidareco, kunlaborado kaj memdaŭropova evoluo.

Retejo
La retejo estas plia ilo por informi pri nia agado kaj ties rezultoj.

La paĝoj estos laŭnecese diverstemaj: ili entenas ligojn al aliaj asocioj kiuj havas similajn celojn, ili povas akcepti interesajn kontribuojn el iu ajn rilate memdaŭropova evoluo, kunlaboro kaj kultura interŝanĝo.

La referencgrupoj

Kunlaboro kun la referencgrupoj celas starigon de projektoj kaj agadoj kiuj substrekas kunlaboradon ene de la celataj komunumoj.
Ni laboras kun la referencgrupoj per la plej larĝa kuntrenado kaj respondecigo de la homoj kiuj agas loke, intertraktado de proponoj, ideoj kaj spertoj.
La unuaj zonoj en kiu ni aplikas tiun labormetodon estas elektitaj inter tiuj, en kiuj pli intense manifestiĝas malriĉeco de la enloĝantoj. Tiuj estas la regiono Mara, norde, kaj la regiono Ruvuma, sude:

  • En Bunda (Mara) nia referencgrupo nomiĝas Zinduka, kies sidejo estas en Nyamuswa, sed nia agado kovras 15 vilaĝojn.

  • En Tunduru (Ruvuma), la referencgrupo estas A.NA.NA., kies sidejo estas en Nandembo kaj ni kovras 5 vilaĝojn.


Ni estas esplorante la eblecon kaj oportunecon interesiĝi pri vilaĝoj ĝe la hinda oceano.

Dokumentoj

Ni klopodas doni al niaj subtenantoj, monkontribuantoj kaj aliaj interesatoj:

  • datumaro pri statistikaj indikiloj pri ekonomia kaj socia evoluo:
    • lastaj datumoj rilataj al la regionoj kie ni agas: Mara kaj Ruvuma
  • rezultoj de la Enketo pri la Familia Enspezaro 2000/2001, fare de la Nacia Statistika Instituto de Tanzanujo, en: la sŭahila / en la angla
  • leĝa kaj bibliografia materialoj (ĝefe en la itala) rilataj al evoluo kaj kunlaboro.

 

Kiu ni estas Projektoj Agadoj Materialo Ligoj Kontaktoj Unua paĝo