Projekto n. 0/a
Donacu beston por bredi…

LOKO –  Tanzanujo: Tunduru (Ruvuma)

RESPONDECULO –  A.NA.NA. (referencgrupo en Tunduru)

TEMO –  Donacu beston por bredi…

SUMO –  ne fiksita

Kion vi povas fari:

per 350 eŭroj vi donacas gravedan bovinon al unu familio;

per 85 eŭroj vi donacas kaprinon al unu familio;

aŭ vi povas kontribui per ajna sumo al la ĝenerala kaso de ĉi tiu projekto.

DONACU UNU BESTON…

Tiu ĉi projekto estas en la ĝenerala agado de la eta kredito, kies celo estas doni al familioj la eblecon eliri el malriĉeco kaj iĝi memstara pri tio kio koncernas la nutradon, la enkasigon kaj la sanon.

[ Komenco de la paĝo ]

Elekto-kriterioj de la favoratoj

La familiojn elektas la loka referencgrupo, konsultante la vilaĝanojn mem, surbaze de la soci-ekonomiaj kondiĉoj. La elektitaj familioj kune trejniĝas kaj spertiĝas ĝis la asigno de la bovino al la unua familio de la ĉeno.

[ Komenco de la paĝo ]

Priskribo.

La familioj kiuj ricevas unu beston estas trejnitaj kaj asistataj de spertuloj en la bestobredado.
Por la bovinoj ni fidas je la ŝtata zoologia instituto de la regiona ĉefurbo, Centro por la Reprodukto de Laktobovinoj de Nangaramo , kaj por la kaprinoj al EsplorCentro de Naliendele - Mtwara. La kosto entenas ankaŭ trejnadon de la ricevontoj kaj la transporton de la bestoj.

Krome la favoratoj sin devontigas donaci la unuan idon de la ricevita besto, (la duan se temas pri kaprinido) al alia familio. Kundividante kun aliaj la idojn de la ricevitaj bestoj, kune kun la scioj, rimedoj kaj kapabloj kreiĝas reto de espero, digno kaj memsufiĉo kiu kuntrenas la tutan vilaĝon.


Kelkaj fotoj pri la unuaj bovinoj de la projektoj.

 

Skribu al ni se vi deziras pliajn informojn: info@changamano.org

[ Komenco de la paĝo ]


Kiel kontribui

Se vi deziras monhelpi nin vi povas uzi nian UEA-konton (cgmn-g, nepre informante nin) aŭ la italan bankkonton de Changamano Onlus.

En la lasta kazo bonvolu uzi la jenan bankkontan numeron:

Internacia Bankkonta Numero (IBAN)
  Nacia Bankkonta Numero (BBAN)
Ŝtato Kontrolciferoj
IT 29
CIN ABI CAB Kontonumero
J 07601 14700 000039280409
BIC/SWIFT-kodo: BPPIITRRXXX

[ Komenco de la paĝo ]

Changamano ONLUS - Via Pontinia 51 - 04100 LATINA         

Grafikisto: © P. Fumarola, 2011. Programisto: © N. Vessella, 2011.



ItalianoDeutsch
FrançaisEnglish