LOKOJ – Tanzanujo: Bunda (Mara) kaj Tunduru (Ruvama)
RESPONDECULO – Zinduka (referencgrupo en Bunda) kaj A.Na.Na. (referencgrupo en Tunduru)
TEMO – adopto de iu lernejo aŭ de iu klaso
SUMO – ne fiksita
vi povas aliĝi individue
per 10 eŭroj vi kontribuas al aĉetado de krajonoj necesaj por unu jaro la unu klaso;
per 1 eŭro vi kontribuas al aĉetado de lernolibro;
per 2 eŭroj vi kontribuas al aĉetado de didaktika materialo.
per 60 eŭroj vi kontribuas al al aĉetado de kajeroj necesaj por unu jaro la unu klaso;
aŭ vi povas aligi lernejon aŭ klason, en tiu kazo, bonvolu kontakti nin skribante al info@changamano.org aŭ voktelefonu nin, por ricevi la aliĝslipon kaj por organizi renkontiĝon kun la lernantoj kaj la instruistoj interesataj.
La intersanĝo estas maniero por kontakti malsaman popolon kaj malsaman soci-kulturan realon, partoprenante aktive al la vivo de la lernantoj de iu Tanzana klaso: oni konos ĝiajn lingvon, interesojn, kutimojn, tradiciojn, muzikojn, manĝojn, necesojn kaj aspirojn.
Favoratoj estas la instruistoj kaj lernantoj kaj tanzanaj kaj alilandaj kiuj ĝuos reciprokan riĉigon homan kaj kulturan alfrontante la temon de interkulturo pere de interagado kaj komprenigo de reala sperto.
Por samtempa kresko ni favoras la interŝanĝon kun la unuaj klasoj de la diversaj studcikloj aŭ inter lernantoj samaĝaj.
La klasoj sin devontigas al perioda interŝanĝo de diversaj materialoj, laŭ definota ritmo, surbaze de la konkretaj ebloj de la partneroj, je la komenco de la sperto kiu, ni substrekas, povas daŭri jarojn.
Interŝanĝ-plano
1- Interŝanĝo de fotoj kaj letersinprezentoj de la du klasoj (aŭ interŝanĝo de bildigo de propra klaso)
2- Interŝanĝo de rakontoj, fabeloj, apartaj spertoj aŭ demandoj. Aparte jen hipotezo de rakonto: oni donas al la du klasoj fiksajn rolulojn kaj komunajn temojn el kiuj ĉiu klaso eltiras propran rakonton.
3- Eventuala eltrovo de la necesoj de la ĝemel-lernejo kaj sekva sindevigo kaj sendo de kontribuo.
4- Ĉiu klaso muzikigas surkasede la rakonton de la alia kaj inverse per la muzikinstrumentoj je dispono (laboriloj, skribiloj, voĉoj, ktp) kaj ĝin resendas al la klaso kiu ellaboris la rakonton
5- Realigo de desegnoj pri specifa temo (ekz. Paco inter popoloj): la tanzana lernejo faros duonan desegnaĵon kiu estos poste kompletigota de la ĝemellernejo kaj inverse.
Skribu al ni se vi deziras pliajn informojn: info@changamano.org
Se vi deziras monhelpi nin vi povas uzi nian UEA-konton (cgmn-g, nepre informante nin) aŭ la italan bankkonton de Changamano Onlus.
En la lasta kazo bonvolu uzi la jenan bankkontan numeron:
| Internacia Bankkonta Numero (IBAN) | |||||||||||||
| Nacia Bankkonta Numero (BBAN) | |||||||||||||
|
|
||||||||||||
| BIC/SWIFT-kodo: BPPIITRRXXX | |||||||||||||
Changamano ONLUS - Via Pontinia 51 - 04100 LATINA
Grafikisto: © P. Fumarola, 2011. Programisto: © N. Vessella, 2011.