LOKOJ – Tanzanujo: Bunda (Mara) kaj Tunduru (Ruvuma)
RESPONDECULOJ – Zinduka (Referencgrupo en Bunda) [GRAVA NOTO] kaj A.NA.NA. (Referencgrupo en Tunduru)
TEMO – Studstipendioj por la lernsendado de infan(in)oj.
SUMO – po 350,00 euroj por unu infan(in)o
per 50 eŭroj vi pagas ununuran lernojaron por unu infan(in)o;
per 350 eŭroj vi pagas la tutan elementan lernociklon sepjaran por unu infan(in)o;
Per analizo de la soci-ekonomiaj kondiĉoj ni elektas la regionon en
kiu interveni kaj kuntrenas la familiojn de la komunumo kaj la
instruistoj de la eventualaj infanvartejoj en la selektato de
la infan(in)oj ricevontoj la stipendiojn.
En unu el la nunaj regionoj, kie ni aktivas, malnova tradicio rajitigis
maljunajn gepatrojn de naskopova knabino devigi tiun filinon sekskuniĝi
kun iu ajn viro por ke ili akiru helpon dum sia maljuneco.
La infano tiel naskita apartenis ne al la patrino sed al la geavoj, kiuj
por ke al ili neniam manku helpon, ne sendis lin/ŝin al la lernejo,
li/ŝi devis nur prizorgi ilin. Kompreneble ĉi tiu tradicia
kutimo estis ĝisdatigita: nun multaj knabinoj estas gravedigitaj far
de viroj, kiuj ne sentas sin engaĝitaj nek rilate la knabinon nek
rilate la naskit(in)on. Tiuj geinfanoj fariĝas 'stratinfanoj'.
Nu, konsilite de nia referencgrupo, ni decidis helpi tiujn geinfanojn.
La studstipendio devas garantii la kompletigon de la elementa klasciklo, nome 7 jarojn, per jara sindevontigo de 50 eŭroj. Konsiderante ke estas neniu formala 'kontrakto' subskribenda, oni povas interrrompi la kontribuon en kiu ajn momento, sed por eviti ke la infan(in)o ne plu havu la eblecon viziti la lernejon, ni invitas la subtenanton kiu devas interrompi, informi nin kaj resendi al ni la personan slipon de la infano dum la somera periodo, por havi la tempon ĝin sendi al alia subtenanto. Kompreneble eblas tuj antaŭpagi la tutan sumon necesa por la tuta sepjara periodo!
La subtenanto rajtas skribi al la infan(in)o, prefere simplajn
mallongajn mesaĝojn , kune kun fotoj au bildkartoj, kiujn
la infan(in)oj kaj familioj emas pendigi kaj montri al geamikoj.
Por eviti malegalecojn ne estas konsilinde sendi donacojn.
Por subtenanto tien vojaĝante eblas renkonti la infan(in)on.
La asocio, se frue kontaktita, povas helpi en la vojaĝplanado.
La mono donacita por studstipendio estas uzata por pagi unujaran instrumaterialon de la infan(in)o, t.e.:
| N. | Priskribo | eŭroj |
| 2 | uniformoj | 16,67 |
| 2 | ŝuparoj | 11,10 |
| 2 | paroj da ŝtrumpetoj | 1,12 |
| 10 | kajeroj | 1,12 |
| 1 | lernosako (el ŝtofo aŭ plastiko ) | 1,12 |
| 1 | libro pri aritmetiko | 1,12 |
| 1 | legolibro | 1,12 |
| 1 | kontribuo por la lernejo | 12,75 |
Se vi deziras monhelpi nin vi povas uzi nian UEA-konton (cgmn-g, nepre informante nin) aŭ la italan bankkonton de Changamano Onlus.
En la lasta kazo bonvolu uzi la jenan bankkontan numeron:
| Internacia Bankkonta Numero (IBAN) | |||||||||||||
| Nacia Bankkonta Numero (BBAN) | |||||||||||||
|
|
||||||||||||
| BIC/SWIFT-kodo: BPPIITRRXXX | |||||||||||||
Changamano ONLUS - Via Pontinia 51 - 04100 LATINA
Grafikisto: © P. Fumarola, 2011. Programisto: © N. Vessella, 2011.