|

Changamano (vorto, legata "ĉangamano", en la
sŭahila kiun oni povas traduki per "Kunlaboro, Solidareco")
estas la nomo de laika societo, kiu volas kontribui al promociigo de la
kresko socia kaj ekonomia de la plej malriĉaj familioj de Tanzanujo
kaj al la disvastigo de la kulturo de solidareco kaj kunlaboro.

Aliĝu al unu el niaj projektoj:
Studstipendioj (konata ankaŭ kiel “malĉeesta adopto/subteno”) -
Eta kredito (Mikrokredito) -
Kultura interŝanĝo -
Bestobredado -
Lernejo por evoluo
|
Komprenebleco Fidindeco
Ni elektis kiel intervenareoj tre malriĉajn teritoriojn:
Nyamuswa, (legu: 'njamusŭo') inter lago Viktorio kaj parko
Serengeti, lime kun Kenjo, kaj Nandembo, lime kun Mozambiko.
En ĉiu areo ni havas lokan referencgrupon, kiu nin helpas por la
proponoj kaj por kuntreni la lokan komunumon.
Ĉiun fojon kiam ni alvenas surloke pritaksas la evoluon de la jam
realigataj projektoj kaj diskutas pri la konkretigo kaj memdaŭropovo
de la novaj projektoj.
Ni fieras pri la fakto, ke ni sukcesas forpreni de la ricevitaj monkontribuoj
ege malmulte por elspezoj por diskonigi nian laboron kaj kolekti la aliĝojn
kaj por la bankkostoj, ktp.
|