Klubo Internacia de Bao-Amantoj (KIBA)

(Chama cha Kimataifa cha Wachezaji wa Bao)


Ĉar ni opinias, ke eĉ ludo estas parto de popola kulturo, ni deziras starigi Klubo Internacia de Bao-Amantoj (Chama cha Kimataifa cha Wachezaji wa Bao), laŭ la ekzemplo de Esperantista Go-Ligo Internacia.

Bao estas unu el la multaj ludoj konataj per la ĝenerala nomo mankalo, kiuj sin bazas sur "semado" de la ludpecoj au semoj en kavetojn.

Tiu ludo estas konataj ĉefe en Afriko kaj en Azio per pluraj nomoj kaj malsamaj reguloj. Temas pri tre antikva ludo: eĉ la egiptoj konis ĝin.

Danke al komercado - ankaŭ de la sklavoj - la ludo atingis la marbordojn azian kaj amerikan.

Por ludi Baon oni uzas tabulon (tion signifas la sŭahila vorto Bao) rektangulan, kie oni elkavigis kvar aŭ du vicojn enhavantajn po ok (aŭ po ses) kavetoj.   Sed oni povas ludi ĝin ankaŭ sursable, surtere k.t.p.! La "ludpecoj" povas esti io ajn plimalpli ronda: ŝtonetoj, semoj k.t.p.

Bao estas multe konata, eble eĉ pli ol pilkludo, en Zanzibaro kaj en la kontinenta Tanzanujo.

Malgraŭ la simpleco de la uzataj ludiloj, strategio kaj taktiko oni povas kompari al tiuj de la ŝakludo. Ĝi estas unu el la plej interesaj ludoj kaj baziĝas je kalkula lerteco kaj rapideco de la ludantoj..

Se vi loĝas proksime de Latina (Italujo) vi povas lerni kaj praktiki la ludon ĉiuvendrede ekde la 18-a ĝis la 19-a horo ĉe Lega Ambiente - Piazza Moro - Latina.

Changamano pretas instrui la ludon en lernejoj al gelernantoj almenaŭ 10-jaraj


Vidu ankaŭ jenon:

1) Instrukcio pri konstruado de kartuna ludtabulo

2) Softvaro pro ludi baon per la komputilo

2) Elŝutu la regulojn


Vi povas mendi ludtabulon el plurtavola porŝipa ligno je la prezo de 27,00 eŭroj (+sendkostoj).

La mono, kompreneble, estas por niaj projektoj.


Unua paĝo